Kunikloj inter Ĉerizujoj

Tra la sunbrila tago sur Lulu-insulo, mi marŝis al la kafejo Starbukso kelkfoje kaj al la picejo Jami unufoje. Mi matene en la kafejo parolis kun Miĥaelo la dano-franco pri strangaj lumoj en sia dormoĉambro kaj en nia najbarejo. Li pensis, ke eksterteranoj kreas tiujn lumojn. Li havis fotojn en sia poŝtelefono. En la kafejo, mi trinkis nigran glacikafon kaj kelkfoje pli spicitan drakofruktan limonadan refreŝigon. Mi manĝis ĉokoladan kornan bulkon. En la picejo, mi trinkis dietan kolaon kaj manĝis pecon de pico de karno kaj fungoj. En la kafejo kaj la picejo, mi legis la esperantlingvan libron Kometo en Muminvalo de Tove Jansson. Vespere, la filipinano Dru, kiu estis atleta baristo tie, faris mian trinkaĵon. “Vi estas kuniklo!” mi diris al li. Kaj li diris, “Onklo, ankaŭ vi estas kuniklo!” Ross, la alia filipinano, kiu estis la kafejestro, alportis multajn plastajn kruĉojn da lakto tien tra la tago. Plejparte da la petaloj de la floroj de ĉerizujoj kaj magnolioj jam falis al la grundo en la najbarejo. Estis la 1-a tago de majo de 2024.

Leave a comment